Manzanar

La koncentrejo Manzanar
Manzanar (Usono)
Manzanar (Usono)
DMS
Manzanar
Situo sur la mapo de Usono

Manzanar estis usona koncentrejo por japanoj kaj japandevenaj usonanoj dum la dua mondmilito. Ĝi estas la plej konata el la 10 koncentrejoj en Usono, kiuj akceptis ĝis 110.070 malliberuloj.

Manzanar situas ĉepiede de la Sierra Nevada en la valo Owens en Kalifornio, inter la urboj Lone Pine sude kaj Independance norde, ĉirkaŭ 370 km nordoriente de Los-Anĝeleso. La hispandevena nomo signifas pomujaron.

La nacia parkoservo (angle: National Park Service, NPS) konsideras Manzanar-on la plej bone konservitan ekskoncentrejon kaj nomis ĝin oficiale Historia nacia loko Manzanar[1]

  1. Manzanar National Historic Site: History & Culture (U.S. National Park Service)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne