Marbeto | |
---|---|
Biologia klasado | |
| |
Aliaj Vikimediaj projektoj
| |
Marbeto, Beta vulgaris subsp. maritima ((L.) Arcangeli.[1]), estas membro de la familio Amarantacoj, iam de Kenopodiacoj. Carl Linnaeus unuafoje priskribis Beta vulgaris en 1753; en la dua eldono de Species Plantarum en 1762, li dividis la specion en naturaj kaj kultivataj variaĵoj, kaj donis la nomon Beta maritima al la natura taksono.[2]
La marbeto estas indiĝena de la marbordoj de Eŭropo, norda Afriko, kaj suda Azio.