Marborda rivero estas malgranda rivero, kiu komenciĝas proksime de la marbordo kaj enfluas en la maron aŭ oceanon, kun konstanta fluo. Do ĝi estas rivero, kiu havas mallongan longon (<~ 200 km), malgrandan akvokolektan areon (<~ 10 000 km2, malmultajn aŭ neniun alfluantojn. Ĝi distingiĝas de aliaj riveroj, kiuj havas grandan akvokolektan areon.
«Enmara rivero» povas nomiĝi marfluo laŭlonge de la marbordo, riĉigita per nesala akvo, venanta el najbaraj estuaroj, kun akvo malpli densa kaj malpli sala, kun adaptitaj faŭno kaj flaŭro. Por ekzemplo: tiu en la nordo de Francio, en la Manika Markolo, kun la rivero Sejno.