Mareo (Enneberg, Marebbe) | |||
![]() | |||
komunumo de Italio ![]() | |||
---|---|---|---|
Ŝtato | ![]() | ||
Regiono | ![]() | ||
Provinco | BZ Sudtirolo | ||
Geografia situo | 46° 42′ N, 11° 56′ O (mapo)46.69811.93123Koordinatoj: 46° 42′ N, 11° 56′ O (mapo) | ||
Alto super marnivelo | 1186 [+] m | ||
Areo | 161 km² | ||
Loĝantaro | 3162 (2023) | ||
Loĝdenso | 20 loĝantoj/km² | ||
Subdividaĵoj | San Vigilio di Marebbe (Sankt Vigil) | ||
Najbaraj komunumoj | Badia, Prags, Bruneck, Cortina d'Ampezzo (BL), La Val, Lüsen, St. Lorenzen, San Martin de Tor kaj Olang | ||
Patrono | sankta Vigilio | ||
Festa tago | 26-a de junio | ||
Nomo de loĝantoj | maroi (ladine, germane Enneberger) | ||
Poŝtkodo | 39030 | ||
Imposta kodo | E938 | ||
Kodo laŭ ISTAT | 021047 | ||
Telefona prefikso | 0474 | ||
Estro | |||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||
| |||
Mareo (ladine) - germane nomata Enneberg, itale ekde la unua duono de la 20-a jarcento Marebbe - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. La ĉefa lingvo de la lokaj loĝantoj tamen nek estas la germana nek la itala, sed la ladina lingvo.
Fine de 2023 en la komunumo vivis 3 162 loĝantoj sur areo de 160,32 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 20 loĝantoj/km². Najbaras la komunumoj Badia (Abtei), Prags, Bruneck, Cortina d'Ampezzo (BL), La Val, Lüsen, St. Lorenzen, San Martin de Tor (St. Martin in Thurn, San Martino in Badia) kaj Olang. La komunumo geografie kaj kulture estas parto de la Gardena Valo.