Margareta la 1-a, (dane Margrete den første, Margrete Valdemarsdatter, norvege Margrete Valdemarsdotter, svede Margareta Valdemarsdotter, islande Margrét Valdimarsdóttir; naskiĝis 1353, mortis la 28-an de oktobro 1412), estis regantino de Danio, Norvegio kaj Svedio, kaj fondis la Union de Kalmar inter skandinaviaj regnoj (1397–1527). Ŝi funkciis kiel la reganta reĝino de Danio, kvankam en tiu tempo estis ne kutime ke virino regus.
Margareta la 1-a havas centran rolon en la historio de ĉiuj skandinaviaj nacioj. Ŝi estas konsiderata unu el la plej gravaj potenculoj de la Mezepoko, kaj plue unu el la grandaj virinoj de la monda historio.
Ŝia vivocelo estis la unuigo de ĉiuj nordeŭropaj ŝtatoj sub unu regadon. Eĉ se ŝi ĉefe ne estis formale reganto de ĉiuj skandinaviaj landoj (kronitaj reĝoj estis unue ŝia neplenaĝa filo Olafo la 3-a (1370-1387) kaj, post ties frua morto, ŝia same neplenaĝa pranevo Eriko de Pomerio (1382-1459, el la pomeria dinastio Grifoj), kiu post ŝia morto heredis regnegon), ŝi ja havis la efektivan regpovon: post la morto de ŝia patro Valdemaro la 4-a (1320-1375) en 1375 pri Danio, post la morto de ŝia edzo Håkon la 6-a en 1380 pri Norvegio (kun nordatlantikaj posedaĵoj), kaj post sukcesa militiro pri Svedio.