Margot HONECKER (fraŭlina nomo: Feist; naskiĝinta la 17-a de aprilo 1927 en Halle an der Saale, mortinta la 6-an de majo 2016 en Santiago de Chile[1]) estis eksa orientgermana politikistino. Ŝia patro, la ŝufaristo Gotthard Feist, estis aktiva membro de la Komunista Partio de Germanio, la patrino laboristino en uzino. Dum la nazia tempo la patro internigitis en la koncentrejo Buchenwald.