Maria Alm kun Mario-kirko
Maria Alm, formale per plena nomo Maria Alm am Steinernen Meer [maria ALM am ŝtajnernen ME:R], estas komunumo de Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Salcburgio kaj al la distrikto Zell am See (germane Bezirk Zell am See, prononco [beCIRK CELamze:], aŭ simple Pinzgau, prononco [PINCgaŭ]). Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 2 197 loĝantoj. Ĝi situas ĉe la rivero Urslau je alteco de 802 metroj super marnivelo. Tre gravas la turismo vintra kaj somera. Najbaraj komunumoj estas Saalfelden kaj Dienten ĉe Hochkönig.