Maria lingvo | ||
марий йылме (marij jülme) | ||
makrolingvo • lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
finnovolga lingvaro | ||
Parolata en | Mariio en Rusio | |
Parolantoj | 550 000 | |
Skribo | Mari alphabet, cirila alfabeto | |
Lingvistika klasifiko | ||
Urala
| ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Mariio | |
Lingva statuso | 3 sendube endanĝerigita | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-2 | chm | |
ISO 639-3 | chm | |
SIL | CHM, MHR, MRJ | |
Glottolog | mari1278 | |
Angla nomo | Mari | |
Franca nomo | mari | |
Vikipedio | ||
La maria lingvo (antaŭe: ĉeremisa lingvo), lingvo de marioj, kune kun la mordva lingvo apartenas al la volgia grupo de la finnoperma lingvaro. La maria lingvo havas du literaturajn normojn: gornomaria (montarmaria) kaj lugomaria (ebenmaria) kaj kvar dialektojn: ebena, orienta, montara, nordokcidenta. Inter la orientaj marioj estas disvastigita ankaŭ la tatara lingvo.
La maria lingvo estas parolata en Maria Respubliko (Marij El), kie ĝi estas la ŝtata lingvo kune kun la rusa, en Tatario, Udmurtio, Baŝkirio kaj kelkaj aliaj regionoj de Rusio.
Laŭ la popolnombrado de 1989, estas ĉirkaŭ 560 mil parolantoj de la maria lingvo, el inter 670 mil marioj. Laŭ popolnombrado en 2002 la parolantoj (kiel unu aŭ dua lingvo) estis 488 000, el kiuj 37 000 parolis la montarmarian. El marioj la marian parolis 464 000 (76,8%).