Marian Rejewski

Marian Rejewski
Persona informo
Naskonomo Marian Adam Rejewski
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1905 (1905-08-16)
en Bydgoszcz, Reĝlando Prusio,  Germana Imperiestra Regno
Morto 13-an de februaro 1980 (1980-02-13) (74-jaraĝa)
en Varsovio,  Pola Popola Respubliko
Mortokialo Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio, Kwatera: B 39, Rząd: 4, Grób: 3 52° 15′ 23″ Nordo 20° 57′ 00″ Oriento / 52.256319 °N, 20.950016 °O / 52.256319; 20.950016 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj polagermana
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Göttingen (1929–1930)
Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (1923–1929)
High School No. 1 in Bydgoszcz (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo matematikisto
kriptologo
inventisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
La deĉifrilo Enigma

Marian Adam REJEWSKI (naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1905 en Bydgoszcz — mortis la 13-an de februaro 1980 en Varsovio) - pola matematikisto kaj kriptologo, kiu en 1932 rompis la ĉifron de Enigma, la plej grava ĉifranta maŝino uzata de hitlera Germanio. La sukceso de Marian Rejewski kaj kunlaborantaj kun li kriptologoj el Ĉifr-Oficejo, i.a. de Henryk Zygalski kaj Jerzy Różycki, ebligis al britoj legadon de ĉifrita germana korespondado dum la 2-a mondmilito, kio kontribuis al militvenko de aliancitoj.

En 1929 dum studado en la Universitato de Poznań Marian Rejewski estis direktita de profesoro Zdzisław Krygowski por sekreta kurso de kriptologio, kies organizanto estis Ĉifr-Oficejo de la Dua Fako de Ĉefa Stabo. Aŭtune oni kreis en Poznań la filion de Ĉifr-Oficejo, en kiu li kaj aliaj eklaboris. Post du jaroj la filio estis fermita kaj de la 1-a de septembro 1932 ĉiuj kriptologiaj laboroj estis translokitaj al varsovia Ĉifr-Oficejo de la Ĉefa Stabo de Pola Armeo. Jam dum kelkaj semajnoj Marian Rejewski laborante pri Enigma malkovris manieron prikabligi rotaciilojn de la germana ĉifrilo. Sekve kune kun studkolegoj Różycki kaj Zygalski prilaboris teknikojn ebligantaj regulan deĉifradon de ĉifritaj tekstoj. Lia kontribuo pri rompo de la kodo de Enigma konsistis en prilaboro de karto-katalogo kaj de ciklometro, kaj post ŝanĝo de kodmaniero en 1938 li projektis kriptologian bombon.

La monumento de tri polaj kriptologoj:Marian Rejewski, Henryk Zygalski kaj Jerzy Różycki en Poznano

Kvin semajnojn antaŭ la agreso de Germanio al Pollando en 1939 Marian Rejewski kun teamo de aliaj kriptologoj kaj laborantoj de Ĉifr-Oficejo prezentis manieron deĉifrigi kaj la kopion de "Enigma" al reprezentantoj de la franca kaj brita armeaj spionejoj. Mallonge post komenco de la milito polaj kriptologoj foriris tra Rumanio al Francio, kie kunlabore kun francoj kaj britoj ili laboris pri deĉifrado de germana korespondado. Ili estis denove devigitaj foriri julie 1940 post kapitulaco de Francio, sed post kelkaj monatoj revenis al kontrolata de Reĝimo de Vichy parto de la lando por rekomenci sian laboron. Post invado de Germanio al suda Francio la 9-an de novembro 1942 Rejewski kaj Zygalski trairis Hispanion, Portugalion kaj Ĝibraltaron al Britio, kie ili eklaboris en radia establo de la Ĉefa Stabo de Komandanto de Polaj Armitaj Fortoj en Stanmore-Boxmoor apud Londono, plu laborante pri deĉifrado de malpli komplikaj germanaj ĉifroj. Post la dua mondmilito Marian Rejewski revenis en 1946 al Pollando, kie eklaboris kiel oficisto en fabrikoj de Bydgoszcz. Nur en 1967 li malkaŝis sian kontribuon al ĉifrorompo de Enigma kaj verkis rememorojn, kiujn li deponis en tiutempa Armea Historia Instituto.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne