Marianne Hainisch

Marianne Hainisch
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1839 (1839-03-25)
en Baden
Morto 5-an de majo 1936 (1936-05-05) (97-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Michael Hainisch (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Michael Hainisch Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktivisto pri virinaj rajtoj
sufrageto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Marianne HAINISCH, fraŭline Perger, (naskiĝinta la 25-an de marto 1839 en Baden, mortinta la 5-an de majo 1936 en Vieno) estis gvidantino de la aŭstria feminismo kaj pionirino por la egalrajteco virina.

La patrino de Michael Hainisch estis ekde 1870 protagonistino por moderna kleriga sistemo kaj laborpostenkreado por virinoj. En 1902 ŝi fondis la Asocion de aŭstriaj porvirinaj societoj (Bund österreichischer Frauenvereine), kiun ŝi unuigis en 1904 al la tutmonda International Council of Women.

Post la morto de Bertha von Suttner en 1914, ŝi gvidis la Packomitaton ene de la Federacio de aŭstriaj porvirinaj societoj.

Ŝi estis patrino de la unua prezidanto de Aŭstria Respubliko, Michael Hainisch.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne