Marianne Faithfull (nasknome Marian Evelyn Gabriel Faithfull, naskiĝinta la 29-an de decembro 1946 en Londono, mortinta la 30-an de januaro 2025) estis angla kantistino kaj aktorino. Ŝi estis dum la 1960-aj jaroj unu el la ĉefaj kantistinoj de la Brita invado en Usono. Ŝi atingis popularecon en la 1960-aj jaroj pro la publikigo de sia sukcesa unuopaĵo "As Tears Go By" ("dum la larmoj pasas", la titolo celis esti vortludo al la pli kutima parolturno "As Years Go By", "dum la jaroj pasas").