Marie Bonaparte | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Marie Bonaparte | |||||
Naskiĝo | 2-an de julio 1882 en Saint-Cloud | ||||
Morto | 21-an de septembro 1962 (80-jaraĝa) en Gassin | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Leŭkemio ![]() | ||||
Tombo | Palaco Tatoi ![]() | ||||
Lingvoj | franca • germana • angla • greka vd | ||||
Ŝtataneco | Francio Grekio ![]() | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Familio Bonaparto vd | ||||
Patro | Rolando Bonaparto ![]() | ||||
Patrino | Marie-Félix Blanc (mul) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Georgo de Grekio kaj Danio (1907–1957) ![]() | ||||
Infanoj | Petro de Grekio kaj Danio, Eŭgenino de Grekio kaj Danio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | psikologo verkisto tradukisto psikoanalizisto ![]() | ||||
Laborkampo | Psikoanalizo ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Princino Marie Bonaparte (naskiĝis la 2-an de julio 1882 en Saint-Tropez, mortis la 21-an de septembro 1962 en Gassin ĉe Saint-Cloud) estis franca verkistino kaj psikoanalizistino, pranepino de Lucien Bonaparte, frato de Napoleono Bonaparte. Ŝia patrino devenis de tre riĉa familio en Montekarlo. En la jaro 1907 ŝi edziniĝis al la greka princo Georgo el la flanka linio de la dana reĝa familio kaj havis kun li du infanojn.
Ŝi apartenis al pionirinoj de psikanalizo en Francio kaj intense ŝi kunlaboris kun Sigmund Freud, kies verkojn ŝi tradukis kaj al kiu en 1938 ŝi helpis fuĝi el la nazia Germanio. Ŝi verkis librojn pri Edgar Allan Poe, pri teorio de instinktoj kaj pri la virina sekseco. Al psikoterapia praktikado ŝi dediĉis sin ĝis sia morto.