Ĉi tiu artikolo temas pri sciencisto pri fiziko kaj kemio. Por fervojstacio rigardu la paĝon Marie-Curie (REM). |
Maria Salomea SKŁODOWSKA-CURIE [marja skŭodofska kiri], aŭ mallongnome Marie Curie, esperantigite Mario KURIO (naskiĝis la 7-an de novembro 1867 en Varsovio, mortis la 4-an de julio 1934 en Sancellemoz) estis pola-franca sciencisto pri fiziko kaj kemio, kiu estis pioniro en la studo de radioaktiveco. Ŝi estis la unua virino kiu gajnis la Nobel-premion kaj la unua persono kiu dufoje gajnis tiun premion: en 1903 ŝi gajnis la Nobel-premion pri fiziko (kune kun sia edzo Pierre Curie kaj kun kolega sciencisto Henri Becquerel) pro siaj esploroj pri la fenomeno de radiado, kaj en 1911 ŝi gajnis la Nobel-premion pri Kemio pro malkovro de radiumo kaj polonio, kaj por sia esplorstudado de radiumo.
En la jaro 1891 Curie venis al Parizo por studi natursciencon en la Universitato Sorbono, kie ŝi en 1906 kiel unua virino fariĝis profesoro.
Kune kun sia edzo Pierre Curie Curie esploris "radiantajn" materialojn kaj uzis kiel unua persono en la historio la nocion radioaktiva.[1] En la jaro 1903 ŝi kune kun sia edzo kaj la franca fizikisto Antoine Henri Becquerel ricevis la Nobel-Premion pri Fiziko. En la jaro 1911 Curie ricevis la Nobel-Premion pri Kemio: pro la malkovro de la kemiaj elementoj radiumo kaj polonio (tiu lasta nomita laŭ ŝia devena lando). Ŝi estas la sola virino, kiu ricevis du Nobel-Premiojn, la sola homo, kiu ricevis du malsam-fakajn sciencajn Nobel-Premiojn kaj unu el nur du homoj, kiuj ricevis du malsam-fakajn Nobel-Premiojn (la alia estas Linus Pauling, kiu ricevis kemian kaj pacan premiojn).
La 4-an de julio 1934 Curie mortis pro leŭkemio (sangokancero), supozeble akirita pro la multjara laboro kun radioaktivaj substancoj. En 1995 ŝi iĝis la unua virino kiu estis entombigita pro siaj propraj meritoj en la Panteono de Parizo.
Malgraŭ siaj sukcesoj Curie devis batali kontraŭ la malamikeco de reakciuloj pro esti virino kaj fremda. Tiel ŝi ne estis akceptita en la Akademion pri Scienco kaj estis atakita per eksterordinara malvolemo de la grupo "Franca Agado", eĉ oni klopodis serĉi judan avon al ŝi por akrigi la polemikon. Curie estis apogata de liberaluloj, feministoj kaj kontraŭklerikaluloj. Ŝi estis la unua virina profesoro en la pariza universitato Sorbono.