Marija Nikiforova | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Marija Grigorivna Nikiforova |
Aliaj nomoj | Marija Brzostek |
Naskiĝo | iam dum la jaro 1887 en Zaporiĵo, Ukrainio |
Morto | 16-an de septembro 1919 en Sebastopolo, Ukrainio |
Mortokialo | Pendumo kaj pafvundo |
Nacieco | ukraina |
Etno | ukraina |
Okupo | |
Okupo | revoluciulo partizano ataman (en) |
Konata kiel | Marusja, Atamanŝa |
Politika partio | sendependa |
Marija Grigorivna NIKIFOROVA (ukraine Марія Григорівна Нікіфорова; naskiĝis dum la jaro 1887, mortigita la 16-an de septembro 1919), ankaŭ konata kiel Marusja, Atamanŝa, kaj Marija Grigorivna Brzostek estis ukraina interseksa virino kaj anarkiista revoluciulo kiu organizis partizanajn taĉmentojn dum la Rusia interna milito. Ŝi ofte estas konata ĉar kelkfoje ŝi kunlaboris kun la fama ukraina anarkiisto, Nestor Maĥno.