Marinha Grande estas portugala urbo kiu apartenas al la distrikto Leiria, Centra regiono kaj subregiono Região de Leiria, kaj havas ĉirkaŭ 7 857 loĝantojn.
Marinha Grande estas sidejo de municipo Marinha Grande kun 187,25 km² kaj 39 032 loĝantoj (2001), subdividita en tri fregezioj. La municipo limas norde kaj oriente kun Leiria, sude kun Alcobaça kaj okcidente kun Atlantiko. En la municipo ludas gravan rolon industrio kaj spite la fakton ke estas 72 municipoj en Portugalio pli loĝataj, Marinha Grande iĝis la dua municipo kiu plej multe kontribuis al la kresko de la eksportoj en la lando. Marinha Grande estas marborda municipo, inter la urboj Lisbono (120 km) kaj Porto (180 km). La distrikta ĉefurbo Leiria estas je 15 km. Proksime vizitindas la strando de Nazaré, la Monaĥejo de Alcobaça, la kastelo de Leiria, la Monaĥejo de Batalha, kaj la kasteloj de Porto de Mós, Ourém kaj Pombal.