Marisa Berenson | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Marisa Berenson | ||
Naskonomo | Vittoria Marisa Schiaparelli Berenson | |
Naskiĝo | 15-an de februaro 1947 (77-jaraĝa) en Francio, Francio | |
Lingvoj | franca • angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Heathfield School (en) vd | |
Familio | ||
Patro | Robert L. Berenson (en) vd | |
Gefratoj | Berry Berenson (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro televida aktoro filmaktoro modelo modmanekeno vd | |
Aktiva dum | 1967– vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vittoria Marisa Schiaparelli BERENSON (15an de Februaro, 1947) estas usona aktorino kaj manekeno.[1] Ŝi aperis sur la kovrilpaĝo de Vogue kaj de Time, kaj ricevis la premion al duaranga aktorino "National Board of Review Award for Best Supporting Actress" pro sia rolo kiel Natalia Landauer en la filmo de 1972 nome Cabaret. Tiu rolo havigis al ŝi ankaŭ nomumojn al Ora Globo kaj al premio de BAFTA. Ŝi aperis elstare ankaŭ en aliaj filmoj kiel La morto en Venecio (1971), Barry Lyndon (1975), S.O.B. (1981) kaj Io sono l'amore (2009). En tute ŝi aperis en almenaŭ kvardek kinfilmoj.
En 2001, ŝi debutis en Broadvejo per ludado en Design for Living de Noël Coward, sed ankaŭ ludis por Romeo kaj Julieto de William Shakespeare. Ŝi ankaŭ partoprenis en nombraj televidaj filmoj, epizodoj de serioj ktp.