Vidu ankaŭ liston de Markizoj de Pombal
Markizo de Pombal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de majo 1699 en Sernancelhe |
Morto | 8-an de majo 1782 (82-jaraĝa) en Pombal, Reĝlando Portugalio |
Tombo | Igreja da Memória (en) |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio |
Alma mater | Universitato de Koimbro |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Manuel de Carvalho e Ataíde (en) |
Frat(in)o | Francisco Xavier de Mendonça Furtado (en) |
Edz(in)o | Eleonora Ernestina von Daun, Marquise of Pombal (en) |
Infanoj | Henrique José de Carvalho e Melo (en) , Doña Maria Amalia de Carvalho e Daun (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto urbanizisto ministro seismologo diplomato ŝtata funkciulo |
Sebastião José de CARVALHO e MELO, ofte konata kiel Markizo de Pombal (ankaŭ Grafo de Oeiras), naskiĝis en Sernancelhe en la 13-a de majo (baptita en Lisbono) 1699 kaj mortis en Leiria, en la 8-a de majo 1782.
Li estis ĉefministro de Portugalio dum la reĝperiodo de Jozefo la 1-a, kromnomata "La Reformulo" (1750-1777). Li regis Portugalion dum klerismo kaj batalis por enkonduki en la lando novajn ideojn. Por modernigi la landon, li faris multajn administrajn, ekonomiajn kaj sociajn reformojn. Li tre malvigligis la Inkvizicion kaj protektis judojn. Li ankaŭ forigis Jezuitojn de Portugalio kaj ĝiaj kolonioj. Post la Tertremo de Lisbono li reformis la urbon laŭ modernan arkitektura plano. Malgraŭ tio, li praktikis kruelajn agojn, estis malliberala al kolonianoj kaj, fine, provokis la draman aferon de familio Távora.