Marko | |
---|---|
animea televida serio | |
Originala titolo | 母をたずねて三千里 |
Originala lingvo | japana lingvo |
Origina lando | Japanio |
Ĝenro | drama animeo kaj mangao, aventura animeo kaj mangao, filmo bazita sur romano, historieca animeo kaj mangao |
Reĝisoro | Isao Takahata |
Amplekso | |
Sezonoj | 1 |
Epizodoj | 52 |
Daŭro sen reklamoj | 24 |
Elsendo | |
Elsendita | 4 jan. 1976 – 26 dec. 1976 |
Eksteraj ligiloj | |
ĉe IMDb | |
Marko (japane :母をたずねて三千里, "3 000 Leŭgoj Serĉante Mian Panjon") estas 52-epizoda japana animea televida serio produktita kaj reĝisorita fare de Isao Takahata (kiu estas fama pro verkaĵo lia La tombo de la lampiroj). [1]
La intrigo traktas la vojaĝon de la juna itala knabo nomata Marko Rossi serĉante sian patrinon. Eminentaj nomoj en la animea industrio kiel Hayao Miyazaki kaj Yoshiyuki Tomino (Gundam) ankaŭ partoprenis en la kreado de la serio kaj ĝi estis produktita por televido en 1976. La serio estas bazita sur la rakonto "De la Apeninoj ĝis la Andoj" de la romano Koro (en la itala : "Cuore") de Edmondo de Amicis.
En Japanio, la serio estis elsendita kiel parto de la elsendotrako kiu estis konata kiel "Monda ĉefverkoteatro" kaj inkludis multajn seriojn kiuj estis ĉiuj bazitaj sur unu aŭ alia klasika porinfanverkaĵo.
La serio estis vendita kaj elsendita en aliajn landojn kaj iĝis tuja sukceso en multaj landoj, kiel ekzemple Portugalio, Brazilo, Peruo, Hispanio, Venezuelo, Kolombio, Germanio, Ĉilio, Filipinio, Malajzio, Turkio, Irano, la araba mondo, kaj Israelo. En kelkaj eŭropaj kaj en latin-amerikaj landoj la serio estas simple konata kiel Marko. En la araba la serio estis grandega sukceso; ĝi nomiĝis Wada'an Marko ( وداعاً ماركو ), kun la signifo Adiaŭ Marko.
Kutime la serio estis prezentita kun dublado al la loka lingvo en porinstrua televida kanalo. Ĉar la serio gajnis tiom da furoro inter infanoj kaj familioj ĝi estis elsendita multfoje en ripetaj elsendoj en infankanalo kaj en Juniora kanalo, kaj fariĝis unu el la konataj infanaj serioj de kelkaj generacioj.
La kanto de la serio, malfermanta kaj fermanta ĉiuj epizodojn, estis komponita fare de Kōichi Sakata.
En 1980, Takahata kreis filmversion resumantan la serion. En 1999, Kozo Kuzuha produktis plenlongan animean filmon nomitan Marko - La Filmo kiu estis fakte mallongigita versio de la serio sed inkludis novajn segmentojn produktitajn precipe por la filmo.