Papermarmorado aŭ Ebru, estas pentra tekniko sur la akvosurfaco per kiu kolora papero povas esti farita per aplikado de ŝablonoj de akvarelo sur ĝi, sekvata de la transigo de la bildo al papero aŭ alia solida bazo (ligno, ŝtofo, ceramikaĵo, ledo).
Ebru estas simila tekniko evoluigita en Turkio, kiu donas tre similan rezulton kiel la hodiaŭa marmora papero.
Papermarmorado estas ĉefe uzata de librobindistoj,. Ĝi estas ofte uzata kiel skribsurfaco por kaligrafio, kaj precipe por librokovriloj en librobindado[1], sed nuntempe ankaŭ kiel artema esprimilo.