Marsupio (el la scienca latina marsupium, signife sako) estas ventra haŭtpoŝo, nome sako de haŭto, ĉe la inoj de grupo de primitivaj mamuloj, en kiu troviĝas la mametoj kaj kie kuŝas la idoj dum la unua tempo post la naskiĝo. De tiu organo kaj funkciado vena la nomo de la marsupiuloj, nome ordo (Marsupialia) de primitivaj mamuloj el Aŭstralio kaj Sudameriko, kiujn karakterizas la posedo de marsupio, tiel kiel didelfoj, makropodoj kaj marmozoj.[1][2] Ĝi estas trajto ankaŭ de Monotremoj.[3][4] Ĝi estas trajto eble ankaŭ de ĉefe formortintaj ne-placentulaj mamuloj kiel el la klado Eutheria kiel la Zalambdalestes[5] (kaj rare en la maskloj de la didelfo Chironectes minimus[6] kaj de la formortinta tilacino). Marsupiulinoj naskas vivantan sed relative nedisvolvigitan feton. Kiam tiu ido naskiĝas, ĝi grimpas el la interno de la patrino al la sako. Tiu sako estas faldaĵo de haŭto kun unusola malfermaĵo, kiu kovras la mamocicojn. Ene de la sako, la blinda ido ligiĝas al unu el la patrinmamoj kaj tie restas ligita ĝis ĝi kreskiĝas al junula stadio. Poste, ĉe multaj specioj la sako restas hejmo de la junulo, kiel estas populara bildo ĉe kanguruoj.