Martha Root | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de aŭgusto 1872 en Richwood |
Morto | 28-an de septembro 1939 (67-jaraĝa) en Honoluluo |
Tombo | O'ahu Cemetery (en) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Oberlin College (en) (1889–1894) Universitato de Ĉikago - Bakalaŭro de Artoj (–1895) |
Familio | |
Patro | Timothy T. Root |
Patrino | Nancy Hart |
Frat(in)oj | Clarence Root kaj Claude Root |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Martha Louise ROOT, ankaŭ literumita Marta Rut[1] (19-a de aŭgusto 1872 - 28-a de septembro 1939) estis elstara vojaĝanta instruistino de la Bahaa Kredo fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj. Shoghi Effendi, la Gardanto de la Bahaa Kredo, nomis ŝin "la ĉefa vojaĝanta instruistino de la unua bahaa jarcento", kaj titolis ŝin postmorte kiel "Manon de la Afero de Dio". Ŝi estas konata pro siaj nombraj vizitoj al la ŝtatestroj kaj al aliaj elstaraj gravuloj. Aparte grava estis ŝia strebado konatigi la Bahaan Kredon al la Reĝino Maria de Rumanio, kiu estas konsiderata kiel la unua monarko agnoskinta Bahá'u'lláh-on.