Martine AUBRY (naskiĝis Martine Delors la 8-an de aŭgusto 1950 en Parizo) estas franca politikistino.
Ŝi estis ministro pri laboro, dungado kaj profesia klerigo de 1991 ĝis 1993, poste ministro pri dungado kaj solidareco de 1997 ĝis 2000. En tiu posteno, ŝi starigis la reformon pri la 35 horoj kaj kreis la universalan asekuron kontraŭ malsano (CMU). Ŝi fariĝis poste urbestro de Lille kaj de aprilo 2008 kaj aprilo 2014 estis prezidanto de la urbeca komunumaro de Lille, kiu komence de 2015 transformiĝis al la nuna Eŭropa metropolo de Lillo.
Elektita ĉefsekretario de la franca socialista partio en 2008, ŝi estis kandidato en la socialisma primara baloto de 2011, en kiu ŝi perdis en la dua balota vico fronte al François Hollande. Ŝi forlasis la estradon de la Socialisma Partio la sekvantan jaron.