Almenaŭ 42 homoj perdis la vivon kaj pli ol 200 estis vunditaj en la barata ĉefurbo Nov-Delhio, kie hinduistoj kaj islamanoj alfrontas unu la alian de pluraj tagoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
COVID-19 mortigis unuajn viktimojn en Aŭstralio, Tajlando kaj Usono. En la kontinenta Ĉinio hodiaŭ estis registritaj pliaj 573 infektiĝoj, el kiuj 570 en Hubejo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Laŭ raporto de ĉina ŝtata agentejo, 91,7% (48 000) de la ŝtataj kompanioj jam restarigis sian funkciadon, haltigitan pro la kvaranteno kaj aliaj sekvoj de la epidemio de COVID-19. Sed nur 30% de la etaj kaj mezaj entreprenoj faris tion. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Nokte al la 9-a de marto prezo de la nafto de speco Brent falis ĝis 30 dolaroj por barelo. Sekvis drasta falo de prezoj en la aziaj, eŭropaj kaj usonaj financaj merkatoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La rusia prezidanto Vladimir Putin oficiale akceptis konstituciajn ŝanĝojn kiuj permesos al li denove peti la prezidantecon en 2024. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La rusia prezidanto Vladimir Putin ordonis establi laborgrupon de la Ŝtata Konsilio pri kontraŭdo al disvastiĝo de la koronviruso. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La usona prezidanto Donald Trump promesis monhelpon sendotan al usonanoj dum la venontaj du semajnoj por subteni la ekonomion je la sumo de unu miliardo da dolaroj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
En la flughaveno Pratica di Mare de la itala aerarmeo alteriĝis la unuaj ses aviadiloj Iljuŝin Il-76 de la Ministerio pri defendo de Rusio kun aparataro kaj virusologoj, destinitaj helpi al Italio en ĝia lukto kontraŭ la pandemio de COVID-19. Samtage venis kuracista brigado el Kubo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.