La masakro de Badajoz okazis dum la tagoj post la batalo de Badajoz, dum la Hispana Enlanda Milito, kaj estis rezulto de la subpremado farita de la insurekcia armeo kontraŭ civiluloj kaj militistoj defendantoj de la Dua Hispana Respubliko post la konkero de Badajoz fare de la fortoj insurekciantaj kontraŭ la Respubliko, kiu okazis el 14a de aŭgusto 1936 nokte kaj la 15a de aŭgusto 1936 matene.[1]
Ĝi estis unu de la plej polemikaj momentoj de la milito, ĉar la nombro de viktimoj kaj la vera disvolvigo de la masakro ege varias depende de la historiistoj, esploristoj kaj propagandistoj. Krome, ĉar rezultis venkinta en la milito fakte la insurekcia tendaro, kiu okazigis la masakron, neniam okazis oficiala esplorado pri la afero kaj eĉ ege oni manovris prie. Ĉiuokaze, la plej oftaj ĉirkaŭkalkuloj sugestas inter 1 800 kaj 4 000 murdojn,[2] en faroj kvalifikitaj de kelkaj asocioj pri homaj rajtoj kiel krimoj kontraŭ la homeco.[3] Oni denoncis tiujn farojn kiel genocido en 2007. Sed tio ne estis akceptita ĉar jam estis mortintaj la ĉefaj responsuloj pri la masakro kaj la delikto ne estis tipigita kiam ĝi okazis.[4][5][6]
Estris la trupojn kiuj fifaris la masakron de Badajoz estis la kolonelo Juan Yagüe kiu, post la milito, estis nomumita ministro de la Aerarmeo fare de Francisco Franco. El la masakro, Yagüe estis konata kiel "la buĉisto de Badajoz".[7]