Mastturo KVLY-TV | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
guyed mast (en) ![]() lattice tower (en) ![]() Sendoturo ![]() | |||
Estiĝo | 13-a de aŭgusto 1963 | ||
Malfermo | 13-a de aŭgusto 1963 | ||
Lando | Usono ![]() | ||
Situo | Blanchard | ||
Situo | |||
Geografia situo | 47° 20′ 32″ N, 97° 17′ 21″ U (mapo)47.342222222222-97.289166666667Koordinatoj: 47° 20′ 32″ N, 97° 17′ 21″ U (mapo) | ||
| |||
Posedata de | Hoak Media Corporation vd | ||
La Mastturo KVLY-TV (antaŭe mastturo KTHI-TV) estas elsendomasto situanta en Blanchard, distrikto Trail, Norda Dakoto, Usono, kaj altas je 2 063 futoj (629 metroj ). La masto estas uzata de KVLY-TV- stacio de Fargo kaj de Kanalo 11. La konstruaĵo estis finkonstruita dum 1963, kaj estis la plej alta konstruaĵo en la mondo ĝis la finkonstruo de la Varsovia radioanteno je 1974 . La kraŝo de la anteno en 1991, reestigis al ĝi la titolon denove, kaj ĝi tenis ĝin ĝis Burĝ Ĥalifa kaptis la titolon en 2008 . Aktuale je 2020 ĝi restas la kvara plej alta strukturo en la mondo (kun la Turo Ĉiela Arbo en Tokio kaj la Ŝanhaja Turo); same kiel la plej alta strukturo en la Okcidenta Hemisfero; same kiel la plej alta dissenda masto en la mondo.