Mata Hari | |
---|---|
![]() Mata Hari (1906) | |
Persona informo | |
Naskonomo | Margaretha Geertruida Zelle |
Aliaj nomoj | Mata Hari • H 21 |
Naskiĝo | 7-an de aŭgusto 1876 en Leeuwarden |
Morto | 15-an de oktobro 1917 (41-jaraĝa) en Vincennes |
Mortokialo | Pafvundo ![]() |
Loĝloko | Nederlanda Hindio • Provinco Venecio • Hago • Madrido • Prison Saint-Lazare |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando ![]() |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Adam Zelle (en) ![]() ![]() |
Patrino | Antje van der Meulen (en) ![]() ![]() |
Edz(in)o | Rudolph MacLeod (1895–1902) ![]() |
Infanoj | Norman-John MacLeod (en) ![]() ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | hetajro spiono exotic dancer (en) ![]() ![]() |
Mata Hari, realnome Margareta Gertruda Zelle (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1876 en Leeuwarden, Frislando/Nederlando, mortis la 15-an de oktobro 1917) estis dancistino kaj spionino de nederlanda deveno. Ŝia artistnomo Mata Hari signifas 'sunon' en la malaja lingvo aŭ laŭvorte 'okulon de la tago'.[1]
En la jaro 1895 ŝi edziniĝis al la nederlanda oficiro Campbell MacLeod, du jarojn poste ambaŭ ekloĝas en Javo kaj Sumatro. Tie ŝi lernis la azian dancarton. Post la disiĝo kun sia edzo ŝi revenis al Eŭropo kie ŝi famiĝis precipe en Francio kiel erotika dancistino en Parizo.
Dum la Unua mondmilito Mata Hari pro financaj malfacilaĵoj ekspionis kaj por Germanio kaj por Francio. En la jaro 1917 la franca sekreta servo observis kaj arestis ŝin. La tribunalo deklaris ŝin kulpa pri ŝtatperfido kaj kondamnis ŝin al morto. Estiĝis multaj flustroj kaj onidiroj pri ŝia rolo en la socio kaj je la 15-a de oktobro 1917 Mata Hari estis mortpafita en Vincennes apud Parizo.
Ŝia vivo estis plurfoje filmigita, i.a. kun Greta Garbo en la ĉefrolo.