Materio, el la latina materia aŭ materies, kio ĝenerale respondas al la greka ὕλη (hyle, litere "arbaro" kaj do "ligno", "lignaĵo" kaj ampleksige "konstrumaterialo") [1] estas vorto uzita en filozofio unuafoje de Aristotelo alude al:
- kio daŭras kiel substanco en la fariĝo de la ŝanĝiĝoj kaj
- kiel principo de individuigo: la materio, nome, kiel tio kio aktive intervenas igante ke ento estu si mem spite de la fakto ke ĉiuj samnaturaj havas la samaspecan materion. Tio okazas per la alestiĝo de la formo.
- ↑ Vocabolario Treccani