Matero | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Basilikato | ||||
Provinco | MT Matero | ||||
Geografia situo | 40° 40′ N, 16° 36′ O (mapo)40.66666666666716.6Koordinatoj: 40° 40′ N, 16° 36′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 401 m | ||||
Areo | 387,40 km² | ||||
Loĝantaro | 59 685 (2023) | ||||
Loĝdenso | 152 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | La Martella, Venusio, Picciano | ||||
Najbaraj komunumoj | Altamura (BA), Ginosa (TA), Gravina in Puglia (BA), Grottole, Laterza (TA), Miglionico, Montescaglioso, Santeramo in Colle (BA) | ||||
Patrono | Madono della Bruna | ||||
Festa tago | 2-a de julio | ||||
Nomo de loĝantoj | (itale) materani | ||||
Poŝtkodo | 75100 | ||||
Imposta kodo | F052 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 077014 | ||||
Telefona prefikso | 0835 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | http://www.comune.matera.it/ | ||||
Matero (itale Matera maˈtɛra) estas urbo en suda Italio; ĝi situas en la regiono Basilikato, kaj ĉefurbas la samnoman provincon de Matero.
Konsiderata unu el la plej malnovaj loĝataj urboj en la mondo, Matero estas fama pro siaj trogloditaj vivmedioj (la Sassi di Matera, laŭvorte ŝtonoj de Matero), listigitaj sur la listo de Monda heredaĵo de Unesko en 1993.
La urbo estas nomumita kiel Eŭropa Kultura Ĉefurbo por Italio en 2019 kune kun la bulgara urbo Plovdiv.