Mathole Serofo MOTHSHEKGA (naskita la 2-an de aprilo 1949 en Provinco Limpopo) estas sudafrika politikisto kaj advokato. Li estas parlamentano kaj ĉefa disciplinisto de la Afrika Nacia Kongreso. De januaro 1998 ĝis junio 1999 li estis la provincestro de Ĥaŭtengo. Ekster politiko, li estas prelegisto en la jura fako de la Universitato de Suda Afriko.[1]