Matilda de Flandrio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Dukino de Normandio | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1031 en Bruĝo | ||||
Morto | 2-an de novembro 1083 en Rueno | ||||
Tombo | Abatejo de Virinoj ![]() | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio ![]() | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Flandra dinastio (Balduenoj) vd | ||||
Patro | Baldueno la 5-a de Flandrio ![]() | ||||
Patrino | Adela of France (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Baldueno la 6-a de Flandrio kaj Roberto la 1-a, Grafo de Flandrio ![]() | ||||
Edz(in)o | Vilhelmo la 1-a de Anglio | ||||
Infanoj | Roberto Curthose, Constance of Normandy (en) ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | regento ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Matilda de Flandrio (naskiĝis ĉirkaŭ 1031, m. la 2-an de novembro 1083) estis la edzino de reĝo Vilhelmo la 1-a de Anglio.
Ŝi estis la filino de grafo Baldueno la 5-a de Flandrio kaj grafino Adela, kies patro estis reĝo Roberto la 2-a de Francio. Ŝi altis nur 1,27 metrojn kaj estis verŝajne la plej malalta reĝino de Anglio. Ŝi devenis de Alfredo la Granda, kaj laŭ onidiroj, kiam Vilhelmo petis fianciĝi al ŝi, ŝi respondis ke ŝiaj prauloj estis tiom altrangaj ke ŝi ne povis edziĝi al bastardo. Aŭdinte tion, Vilhelmo rajdis de Normandio al Bruĝo, renkontis Matildan survoje al diservo, kaj fortiris ŝin de ŝia ĉevalo per ŝia longa hararo. Laŭ alia versio de la legendo, Vilhelmo rajdis al la domo de ŝia patro en Lille, ĵetis ŝin teren en ŝia ĉambro kaj frapegis ŝin. Kompreneble ŝia patro Baldueno koleriĝis, sed, antaŭ ol li kaj Vilhelmo povus batali, Matilda decidis edziĝi al Vilhelmo – kaj tio malgraŭ malpermeso de papo Leono la 9-a (pro nekonata kialo, eble pro tro proksima parenceco). La geedziĝo okazis en 1053.
Estis onidiroj ke Matilda enamiĝis al la angla ambasadoro al Flandrio, Brihtric, kiu repuŝis ŝin. Estas fakto ke, dum ŝi estis regento de Anglio dum foresto de Vilhelmo, multajn jarojn poste ŝi konfiskis la bienojn de Brihtric kaj sendis lin al karcero, kie li mortis.
Kiam Vilhelmo preparis invadi Anglion, Matilda pagis la ekipadon de ŝipo nomata Mora. Ke Matilda devenis de Alfredo la Grando plifortigis la pretendon de Vilhelmo pri la angla trono.
Laŭdire Vilhelmo fidelis al Matilda, almenaŭ ĝis ŝi subtenis sian filon Roberto Curthose kiam tiu ribelis kontraŭ Vilhelmo.