Matsuo Basho | ||
---|---|---|
Statuo de Bashō en Ōgaki (Gubernio Gifu)
| ||
Persona informo | ||
松尾芭蕉 | ||
Naskonomo | Matsuo Kinsaku | |
Naskiĝo | la 12-an de oktobro 1644 en Ueno, gubernio Mie | |
Morto | la 28-an de novembro 1694 en Osako | |
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | |
Tombo | Gichū-ji (en) ![]() ![]() | |
Nacieco | Japana | |
Etno | japanoj vd | |
Lingvoj | japana vd | |
Loĝloko | Sekiguchi Bashōan • Genjū-an • Bashō's birth house vd | |
Ŝtataneco | Japanio ![]() | |
Alma mater | Oku no Hosomichi | |
Profesio | ||
Alia nomo | Basho Munefusa Tosei Sobo | |
Okupo | Poeto | |
Aktiva en | Edo vd | |
Aktiva dum | 1664 - 1694 | |
Verkado | ||
Ĝenroj | Hajkaj no renga Hajko | |
Verkoj | Oku no Hosomichi ❦ The Seashell Game ❦ Nozarashi Kikō ❦ Lag’ forlasita, / kaj muta. Plaŭd’. Ensaltis / rano subita. vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
MATSUO Bashō (Hepburn, japane 松尾 芭蕉 [MACŭo baŜO]; Kunrei: MATUO Basyo, en Esperanto ankaŭ MACUO Baŝoo[1] naskiĝis la 12-an de oktobro 1644[2], kaj mortis la 28-an de novembro 1694[3] en Osako) estas japana poeto en Edo-epoko. Li nun estas ĝenerale rekonata kiel pinta reprezentanto de la hajko, kvankam dum sia vivo li estis konata kiel poeto de hajkaj no renga (duon-komikaj ligitaj versoj kutime verkita de grupo de poetoj). (Nur en la 19-a jarcento la enkonduka strofo de renga, japane nomita hokku (hokko) evoluis al sendependa poem-formo, nomata hajkaj. La poeto Ŝiki (Shiki) el la Meiĵi-reformo unue nomis ĝin "haiku", t.e. en Esperanto "hajko".)
Li naskiĝis en Iga-provinco, en Ueno, en Akasaka-ĉo (nune Mie-prefektujo, en Iga, Uenoakasaka-ĉo). Kiel dua filo, li naskiĝis al patro Macuo Yozaemon kaj patrino Ume.
Li estis nomata "Kinsaku" en infanaj jaroj. Unue li uzis hajkistan nomon Sobo "宗房" poste Tosei "桃青". Fine li adoptis nomon Munefusa "宗房". Lia fama hajkista nomo Basho 芭蕉 devenis el nomo de sia hejmo "芭蕉庵" (esperante 'bananuja kabano').
Li ekservis sub Kazue Yoshitada kaj studis hajkon kun Yoshitada sub hajkisto Kitamura Kigin. En 1666 Yoshitada mortis, kaj li decidis deiri la hejmon. En 1675, li iris al Edo (nune Tokio) kaj li laboris en konstruado de la Kanda-kanalo. En 1678 li iĝis hajkestro, iom vojaĝis kaj verkis vojaĝnotojn. En 1689 li ekigis longan vojaĝon kun disĉiplo Kawai Sora. Sora rezignis duonvoje, ĉar la vojaĝo estis tro malmilda. Basho dokumentis pri la vojaĝo en fama verko la Oku no Hosomichi. En 1691 Basho revenis Edon. En 1694 li mortis en Osako dum la lasta vojaĝo.