Matthew ARNOLD (24a de Decembro 1822 – 15a de Aprilo 1888) estis angla poeto kaj kulturkritikisto kiu laboris kiel lernejinspektisto. Li estis la filo de Thomas Arnold, fama estro de Rugby School, kaj frato de kaj Tom Arnold, literatura profesoro, kaj William Delafield Arnold, romanisto kaj kolonia administristo. Matthew Arnold estis karakterizita kiel saĝverkisto, nome tipo de verkisto kiu admonas kaj instruas la leganton pri siatempaj sociaj aferoj.[1] Li laboris kiel lernejinspektisto dum 35 jaroj, kaj subtenis la koncepton de ŝtat-regulata mezlerneja edukado.[2]