La Max-Planck-Societo por la progresigo de la sciencoj (germane Max-Planck-Gesellschaft zur Förderung der Wissenschaften e. V.; mallongigita kiel MPG) estas formale sendependa ne-registara organizo kaj ne-profitcela asocio de germanaj esplorinstitutoj, fondita en 1911 kun la nomo Kaiser-Wilhelm-Societo[1][2] kaj renomita kiel "Max-Planck-Societo" en 1948 honore de sia unua prezidanto, teorifizikisto Max Planck. La societo estas financita de la federacia kaj subŝtataj registaroj de Germanio.[3][1]
Laŭ sia unuaranga celo, la Max-Planck-Societo subtenas fundamentan esploradon en naturaj, privivaj kaj sociaj sciencoj, artoj kaj homaj sciencoj en siaj 86 (en decembro 2018)[3] Max-Planck-Institutoj.[1][2] La societo havas totalon de proksimume 17 000 permanentaj dungitoj, el kiuj 5 470 sciencistoj, plus ĉirkaŭ 4 600 ne-dungitaj sciencistoj kaj gastoj.[3] La buĝeto de la societo por 2018 estis ĉirkaŭ 1.8 mil milionoj da eŭroj.[3] Je la 31-a de decembro 2018, la Max-Planck-Societo estis dunginta totalon de 23 767 laboristoj, el kiuj 15 650 estis sciencistoj. Ĉirkaŭ 44.4% estis inaj dungitoj kaj 31.5% el dungitoj estis eksterlandanoj.[4]
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj MPGorg
; $2<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj MPGportrait
; $2<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj MPGfacts
; $2