Max Carl Adolf von SYDOW [Maks fon SIdo], (naskiĝis la 10-an de aprilo 1929 en Lund, mortis la 8-an de marto 2020) estis sveda teatra kaj filma aktoro de tutmonda signifo.
S., filo de etnologo, jam en la lernejo komencis aktori kune kun aliaj gestudentoj, ekzemple Yvonne Lombard. Post la deviga soldatservo, li studis en la teatrolernejo de la Reĝa Dramteatro (Kungliga Dramatiska Teatern), Stockholm 1948-1951, kune kun Lars Ekborg, Margaretha Krook kaj Ingrid Thulin. Lia unua rolo estis tiu de Nils en Bara en mor ("Nur patrino") de Alf Sjöberg. Li komencis sian profesian karieron en la teatroj de Norrköping kaj Malmö. Aperinte en filmoj de Ingmar Bergman li famiĝis internacie.