Μάξιμος Πλανούδης (1255-1330) | ||
---|---|---|
"Moralaj distikoj", verko de Maksimo Planudo, publikigita en 1565.
| ||
Persona informo | ||
Μάξιμος Πλανούδης | ||
Naskiĝo | 1255 en Nikomedio, Bitinio | |
Morto | 1330 en Konstantinopolo, Turkio | |
Religio | ortodoksismo vd | |
Lingvoj | moderna greka • antikva greka vd | |
Ŝtataneco | Bizanca imperio vd | |
Profesio | ||
Okupo | teologo verkisto historiisto filozofo filologo monaĥo tradukisto poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Maximus Planudes estis greka monaĥo, filologo, teologo, erudiciulo, tradukisto, gramatikisto, latinisto, ambasadoro kaj humanisto. Li floris dum la regado de la imperiestroj Mikaelo la 8-a (regis 1259–1282) kaj Androniko la 2-a Paleologo (1259–1328). Li pasigis la plej grandan parton de sia vivo en Konstantinopolo, kie li dediĉis sin kiel monaĥo, studinte kaj instruinte. Enirante la monaĥejon en juna aĝo, li ŝanĝis sian originan nomon, kiu estis Manuel, al Maksimo. Li estas plej konata kiel la kompilisto de la Greka Antologio, publikigita de Janus Lascaris, en Florenco, 1494[1].