Maz Jobrani | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 26-an de februaro 1972 (53-jaraĝa) en Teherano | |
Lingvoj | angla • persa vd | |
Ŝtataneco | Irano ![]() | |
Alma mater | Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso Redwood High School (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | scenaristo komikisto filmreĝisoro filmaktoro filmproduktoro televida aktoro aktoro ![]() | |
Aktiva dum | 1999– vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Maziyar JOBRANI (perse مازیار جبرانی: naskiĝis la 26-an de februaro 1972 en Teherano) estas iran-usona aktoro, kinreĝisoro, filmproduktoro kaj komediisto. Maz Jobrani ankaŭ estas konata kiel la Persa Rozkolora Pantero (angle: Persian Pink Panther).
Li ankaŭ prezentis komikajn TED-prelegojn kiuj celas bari kulturajn stereotipojn rilate ekzemple al rasismo, Islamofobio kaj la kulturaj proprecoj de Islamo en Usono kaj la Proksima Oriento[1]. Li ankaŭ ofte ŝercis pri politikaj rilatoj inter Irano kaj Usono.
Kune kun komikuloj Ahmed Ahmed, Aron Kader kaj Dean Obeidallah, li fondis la komedi-turneon Axis of Evil (Akso de Malbono), farante kun persa humoro ŝercojn pri mezorientulo en Usono.
La plej konataj filmoj estas The Interpreter, Friday After Next, Dragonfly, kaj Jimmy Vestvood: Amerikan Hero[2].