Meblo estas iu movebla objekto kiu povas esti utila, ornama aŭ ambaŭe. Plej ofte la disvolviĝo de meblokonstruado kiel ornama produktado estis ligata al kresko kaj disvolviĝo de historiaj epokoj kaj de ties plej riĉaj kaj povaj socipolitikaj tavoloj: palacoj, temploj, kasteloj, ktp. La arto kiu dediĉas sin al pristudo kaj prilaboro de meblaro kiel ornamaĵaro estas Meblarto.
Tre ofte plej antikvaj mebloj -se ellaboritaj el ligno aŭ simile portempaj materialoj- perdiĝis kaj oni povas scii pri ili nur el bildoj, priskriboj, mencioj, ktp. Tre antikvaj civilizoj jam elstaris pri tiu ornama luksa meblarto, kiel Antikva Egiptio, Antikva Ĉinio, Antikva Japanio, Mezopotamio, Antikva Hindio, Antikva Grekio, Romio, ktp. Tion pristudas Historio de Meblarto, tre ofte per helpo de Arkeologio. En Nova Epoko plej ofte la epokoj de la Historio de Francio, kiel kulturo tre rilata al dekoracio de palacoj, markis la stilojn de meblarto per ties nomoj, krom la stiloj devenaj el Anglio.