Media politiko estas la engaĝiĝo de organizaĵo aŭ registaro al la leĝoj, regularoj, kaj aliaj politikaj mekanismoj koncerne mediajn aferojn. Tiuj temoj ĝenerale inkluzivas aeran kaj akvopoluadon, rubmastrumadon, ekosistemadministradon, prizorgadon de biodiverseco, la administradon de naturresursoj, faŭnon kaj endanĝerigitajn speciojn[1]. Ekzemple, koncerne median politikon, la efektivigo de ekologie-orientita energia politiko je tutmonda nivelo por trakti la temon de klimata ŝanĝo povus esti plenumita[2].
Politikoj koncerne energion aŭ reguligon de toksaj substancoj inkluzive de insekticidoj kaj multaj specoj de industria rubo estas parto de la temo de media politiko. Ĉi tiu politiko povas esti konscie prenita por influi homajn agadojn kaj tiel malhelpi nedezirindajn efikojn al la biofizika medio kaj naturresursoj, same kiel por certigi, ke ŝanĝoj en la medio ne havu neakcepteblajn efikojn al homoj[3].