Medipremio Goldman

Medipremio Goldman
media premio
Nomita laŭ Richard Goldman • Rhoda Haas Goldman
Lando internacieco
Fondita en 1990
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La Medipremio Goldman (angle Goldman Environmental Prize) estas premio aljuĝita ĉiujare por kuraĝigi aktivulojn en la kampo de ekologiismo. La gajnintoj reprezentas ses geografiajn regionojn : Afriko, Azio, Eŭropo, insuloj kaj insulaj ŝtatoj, Nordameriko kaj Sudameriko. La premio estas donita de la Goldman Foundation for Environmental Activities. La sidejo de la fonduso situas en San Francisco, Usono. Aktuale en 2019, la kvanto de la premio estas $ 200,000 al ĉiu gajninto. La premio ankaŭ estas konata kiel la Verda Nobel-premio.

La premio unue estis aljuĝita en 1990 fare de la fondintoj kaj gravaj kontribuantoj de la premio Richard N. Goldman (1920-2010) [1] kaj lia edzino, Rhoda H. Goldman (1924–1996) [2].

La elekto de la kandidatoj estas farata en anonima maniero, en kiu organizaĵoj el la tuta mondo, aŭ individuoj rilataj al la kampo, prezentas rekomendojn al elektita panelo de juĝistoj, kiuj konsideras la datumojn kaj elektas la premiitojn [3]. La gajnintoj estas invititaj parolturnei en San-Francisko kaj Vaŝingtono, partopreni en la ceremonio de la gajnintoj (okazita ĉe la Operejo de San Francisco [4]), en renkontiĝoj kaj labormitinigoj kaj en multe da gazetara agado.

La ceremonioj de Medipremio Goldman por 2020, 2021 kaj 2022 estis okazigitaj interrete pro la Kronvirusa pandemio.

  1. Fondinto de Goldman premio mortis
  2. Rhoda Haas Goldman, Philanthropist, Dies at 71
  3. staff, 2009 Goldman Environmental Prize Winners Beat 'Insurmountable' Odds, www.ens-newswire.com
  4. Prize Ceremony. Alirita April 28, 2019 .

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne