Megalopoli

Megalopoli · Μεγαλόπολη
urbeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando  Grekio
Regiono Peloponezo
regiona unuo Arkadio
Poŝtkodo 222 00
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 325  (2021) [+]
Loĝdenso 330 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 24′ N, 22° 8′ O (mapo)37.422.133333333333Koordinatoj: 37° 24′ N, 22° 8′ O (mapo) [+]
Alto 430 m [+]
Areo 16,126 km² ( 161 2.6 ha) [+]
Megalopoli · Μεγαλόπολη (Grekio)
Megalopoli · Μεγαλόπολη (Grekio)
DEC
Situo de Megalopoli · Μεγαλόπολη

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Megalopoli [+]
vdr

Megalopoli (greke Μεγαλόπολη) estas urbeto en la sudokcidenta parto de la regiona unuo Arkadio, suda Grekio. Ĝi apartenas al la grekia regiono Peloponezo, kaj tial ankaŭ geografie situas en la samnoma preskaŭinsulo Peloponezo. La nuna urbo situas en la sama loko kiel la antikva urbo Megalopolis (malnovgreke Μεγαλόπολις), laŭvorte granda urbo, fakte koresponda kun la nuna esperanta vorto megalopolo. Kiam ĝi estis fondita en 371 a.K., ĝi estis la unua granda urbigo en la antikva pejzaĝo Arkadio. Ĝia teatro havis kapaciton de 20 000 vizitantoj, igante ĝin unu el la plej grandaj malnovgrekaj teatroj.

Hodiaŭ la moderna urbeto Megalopoli havas plurajn lernejojn, butikojn, preĝejojn, hotelojn kaj aliajn servojn. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 5 325 loĝantoj sur areo de 16,13 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 330 loĝantoj/km².


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne