Megapento | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Preto |
Patrino | Antea |
Infanoj | Argeus • Anaksagoro • Iphianeira |
Laŭ la helena mitologio, Megapento (el la greka Μεγαπένθης, «granda malĝojo») estis reĝo de Argolando. Li estis filo de Preto kaj patro de Argeo (aŭ Anaksagoro), sia posteulo, kaj de la princino Ifianiro, edzino de Melampo[1].
Li estis la sola vira filo de la gereĝoj Preto kaj Stenebeo, filino de likia reĝo[2][3]. Pro tio li heredis kaj regis Argolandon, sed nur la parton ĉirkaŭ Tirinso, ĉar lia patro trionigis la reĝlandon kaj donacis du trionojn el ĝi al la divenisto Melampo kaj al lia frato Biaso, respektive. Per tio, Preto pagis la servon de Melampo, kiu sukcesis liberigi la princinojn (la pretidinojn) el malsano kiu frenezigis ilin pro ilia rifuzo partopreni la kultadon honore al Dionizo[4].
Tamen, li interkonsentis kun sia kuzo Perseo interŝanĝon de iliaj respektivaj reĝlandoj, ĉar tiu lasta hontis pri depostuli la tronon de Argo post kiam li nevolonte mortigis ĝian lastan reĝon, lian avon Akrisio[5][6]. Troviĝas ankaŭ versio de la rakonto laŭ kiu tiu interŝanĝo ne estis tiel paca[7]: laŭ ĝi, post la morto de Akrisio, Perseo vojaĝis al Argo por postuli la tronon, sed tiam li trovis ke Preto perforte jam okupis ĝin. Ofendite, la heroo ŝtonigis la uzurpinton per la kapo de la gorgono Meduzo kaj regis la tutan Argolandon ĝis kiam Megapento mortigis lin por venĝi sian patron[8] .
Antaŭe: | Mitaj reĝoj de Tirinso | Poste: |
---|---|---|
Preto | Megapento | Perseo |
Antaŭe: | Mitaj reĝoj de Argo | Poste: |
---|---|---|
Perseo | Megapento | Argeo aŭ Anaksagoro |