Meksika Komunisma Partio | ||
---|---|---|
partio | ||
Komenco | 24-a de novembro 1919 vd | |
Poste | Partio Socialista Unuiĝinta de Meksiko vd | |
Lando(j) | Meksiko vd | |
Sidejo | Meksikurbo | |
Ideologio |
Marksismo-leninismo • komunismo • kontraŭimperiismo • kontraŭkapitalismo | |
La Meksika Komunisma Partio aŭ en hispana origine Partido Comunista Mexicano (PCM) de tendenco marksisma-leninisma, estis politika partio historia de Meksiko, kiu ekzistis oficiale inter 1919 kaj 1981, kun klopodoj por rekonstruiĝi de 1981 al 2006, kaj laŭleĝe el 1979. Estis grava komunisma partio el la 1920-aj jaroj al la 1940-aj jaroj. En tiu epoko apartenis al ĝi artistoj kaj intelektuloj kiaj Diego Rivera, David Siqueiros, Frida Kahlo ktp.
La PCM estis la historia partio de la meksika maldekstro, kaj laŭlonge de sia historio suferis disigojn, reunuigojn, pasadojn al kontraŭleĝeco, malpura milito kaj doktrinaj ŝanĝoj. Post la malapero de la partio, kelkaj membroj pasis al la Socialisma Unuigita Partio de Meksiko kaj de tie al la Partio de la Demokratia Revolucio.