![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Meksika falko
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Falco mexicanus (Schlegel, 1850) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Meksika falko aŭ Prerifalko (Falco mexicanus) estas mezgranda rabobirdo en ordo de falkoformaj (Falconiformes), en familio Falkedoj (Falconidae). Ĝi estas birdo de okcidenta Nordameriko.
Ĝi estas similgranda al Migra falko (sed pli hela) aŭ korvo, kun averaĝa longo de 40 cm (el 38 al 45 cm) kaj enverguro de 1 m, dum la pezo estas de 720 ĝis 750 g. Kiel ĉe ĉiuj falkoj, inoj estas rimarkinde pli grandaj ol maskloj.