Meksiko en la Vintra Olimpiko 2002

Meksiko en la Vintra Olimpiko 2002
Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo
Flagtenanto:  Roberto Tamés (skikurado)
Sportistoj 3 en 2 fakoj
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

La meksika teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo havis 3 sportistojn. Ili partoprenis en 2 fakoj. Flagtenanto de la meksika teamo estis Roberto Tamés (skikurado). La sportistoj atingis neniun medalon.

Kunordigis la teamon la Meksika Olimpika Komitato, fondita en 1923. Kvankam la meksika teamo parte relative sukcesis en la someraj olimpikoj, la meksikaj sportistoj ankoraŭ neniam atingis medalon en vintra olimpiko. Post la unua apero de meksika delegacio en la Vintra Olimpiko 1928 pasis plenaj 56 jaroj antaŭ ol alia meksika teamo ĉeestis la Vintrajn Ludojn: post la partopreno de unusola meksikano en la Vintra Olimpiko 1984 en Sarajevo, la Meksika Olimpika Komitato sendis delegacion, parte tre malgrandan, al ĉiu vintra olimpiko kun la escepto de 1998 kaj de 2006.



From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne