Meliacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
melio Melia L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La meliacoj[2] (latine Meliaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo sapindaloj (Sapindales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 50 genrojn kaj preskaŭ 670 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas melio[2].
Tiuj plantoj ĉefe estas arboj el tropikaj landoj. Inter ili troviĝas la mahagono kaj la grandfolia svitenio famaj pro siaj lignoj, kaj la hinda nimo fama pro multterenaj utiloj.
Ilin karakterizas alternaj remilarformaj folioj senstipulaj kaj floroj laŭ kumoj. Multaj specioj havas falivajn foliojn, ĉu vintre se en subtropikaj klimatoj, ĉu dum la seka sezono, se en tropika klimato. Tamen kelkaj specioj havas daŭrivaj foliojn.