Familio Mendelssohn estas germanjuda familio de kleruloj, bankistoj kaj artistoj, kiuj devenas de la filozofo Moses Mendelssohn. La nomo Mendelssohn estas patronomo, kiu devenas de la persona nomo de la patro de Moses Mendels-sohn (= filo de Mendel). Trans generacioj la idoj de la du gefratoj Joseph Mendelssohn kaj Abraham Mendelssohn Bartholdy estis ligitaj per la komuna estrado de la Banko Mendelssohn. La familiokonscio esprimiĝas krome en multaj interparencaj geedziĝoj kaj la jam en 1879 eldonita familia kroniko de Sebastian Hensel, pranepo de Moses Mendelssohn.
Kvar el ses gefiloj de Moses Mendelssohns pro diversaj kialoj konvertiĝis al kristanismo, aliaj idoj sekvis en postaj generacioj. Pro ĉi tiu konvertiĝo la Mendelssohn-idoj dum la nazia epoko parte ne plu estis klasifikitaj kiel judoj, kio ilin ja savis de la neniigo, sed ne de persekuto kaj diskriminado. La rilatoj de la kristanaj familianoj al judismo estis malsamaj: Dum kiam Felix Mendelssohn Bartholdy senĝene partoprenis ŝabatfestojn ĉe judaj amikoj, lia patro Abraham nomas la religiajn ritojn de la judismo, malpli ol sep jarojn post lia bapto, „degeneritaj kaj kontraŭcelaj“. La fratino de Abraham Dorothea finfine, konvertiĝinta unue al protestantismo, poste pro konvinkiĝo al katolikismo, zorgas pri la anima sano de siaj protestantaj kaj judaj parencoj. Similan sintenon poste havos la evangela eklezimuzikisto Arnold Mendelssohn, kiu deziras la ĝeneralan baptadon de ĉiuj judoj kaj plenan asimiladon.
Plejparte pro la strebado al asimilado de la plimultaj familianoj tiuj ankaŭ plurfoje ŝanĝis la familian nomon: Ekz.Abraham alprenis por si kaj sia familio post la bapto en 1822 la kroman familian nomon „Bartholdy“, kiun ankaŭ lia bofrato Jakob Ludwig Salomon, rilate al bieneto ligita kun la familio, alprenintis kun sia kristaniĝo, kaj li reagis rifuze, kiam lia filo Felix laŭ lia opinio flankenmetis ĉi tiun duan nomon favore la ege pli brilegan nomon Mendelssohn. Iomete ŝanĝita estis la nomo ankaŭ per la nobeligo de tri familiaj branĉoj, tiu de la Mendelssohn, tiu de Mendelssohn-Bartholdy kaj tiu de Mendelssohn Bartholdy (sen ligostreketo). Kiam la bankisto Otto von Mendelssohn Bartholdy nobeliĝis, tio ekigis la konteston de lia kuzo, la politiksciencisto Albrecht Mendelssohn Bartholdy, kiu opinias judan familian nomon, precipe la honorenda „Mendelssohn“, neakordigebla kun nobelpredikato.
Ne ĉiu, kiu portas la familian nomon „Mendelssohn“ aŭ ties variantojn, rilatas al la ĉiloke traktata familio: Ĉar Moses Mendelssohn pro sia rolo en la juda klerismo estis kaj estas ege fama, diversaj judoj volonte alprenis la nomon.