Menipo de Gadara | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en Gadara |
Morto | 1-an de decembro 1999 en Tebo |
Mortokialo | Pendumo |
Lingvoj | antikva greka |
Okupo | |
Okupo | poeto filozofo verkisto komikisto |
Menipo de Gadara (malnovgreke Μένιππος Ménippos, latinigita Menippus) estis malnovgreka verkisto kiu proksimis al la pensoj pri cinikismaj filozofoj. Li venis el la helenisma urbo Gadara en nuna Jordanio kaj aktivis en frua helenismo, verŝajne en la unua duono de la 3-a jarcento a.K..
La skribaĵoj de Menipo estas perditaj. Nur pluvivis kelkaj raportoj pri lia vivo kaj la satiraj verkoj kiujn li skribis. Li la unua miksis prozon kaj versojn kaj trovis multajn imitantojn, tial li donis sian nomon al literatura ĝenro, la menipa satiro.