Merkaz Harav | ||
---|---|---|
![]() | ||
Yeshiva Gedolah (en) ![]() eldonejo ![]() | ||
Komenco | 1924 vd | |
Geografia situo | 31° 47′ 16″ N, 35° 11′ 48″ O (mapo)31.787935.1967Koordinatoj: 31° 47′ 16″ N, 35° 11′ 48″ O (mapo) | |
Lando(j) | Israelo vd | |
Situo | Jerusalemo | |
Adreso | הרב צבי יהודה 12, ירושלים | |
| ||
Fondinto(j) | Abraham Isaak Kook vd | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Merkaz HaRav (oficiale, hebree מרכז הרב - הישיבה המרכזית העולמית, "La Centro de Rabeno [Kook] - la Centra Universala Jeŝivo" [1]) estas naci-religia jeŝivo en Jerusalemo, fondita en 1924 de la ashkenaza Ĉefrabeno Abraham Isaac Kook kaj post lia morto ĝi estis renomita en lia honoro en 1935 [2][3][4].
Laŭ la israela Ekstera Ministerio, Yeshiva Merkaz HaRav estas la gvida (flagŝipa) naci-religia jeŝivo en Israelo, kun centoj da studentoj. Inter ĝiaj miloj da diplomiĝintoj estas elstaraj politikistoj, altrangaj rabenoj kaj IDF- oficiroj [5].
La graveco de la yeshiva pliiĝis post la Sestaga Milito. Post la Milito de Jom Kippur, la gvidantoj de la movado Guŝ Emunim (la iniciato de juda setlejado en Cisjordanio) havis ĝian ideologian bazon en tiu instituto.