Merkino[1] estas puba peruko. Merkinoj origine estis portataj de amoristinoj post razado de iliaj puboj, kaj modernepoke estas uzataj kiel ornamaĵoj, erotikaj aparatoj, aŭ en filmoj, de kaj viroj kaj virinoj. La ina versio estas kutime farita el felo, kastora pelto, tolo, aŭ molaĵa ŝtofo, dum la vira versio estas kutime farita de ringoj, ĉenoj, aŭ metalo, kaj pli multe parencas al ingvenŝildo.