Metiejo (angle workshop) estas eduka agado inter alia por lerni tute aŭ parte metion en kiu aktiva partopreno de partoprenantoj ludas gravan rolon. Metiejo povas esti kelkhora ĝis kelktaga.
Temas pri formo de edukado en kiu teorio kaj praktiko samtempe okazas. Dum instruisto aŭ akompananto montras ion pri iu temo, partoprenantoj tuj aplikas.